Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_montaro

La montaro

TekstoJean Ferrat / trad. Jo-Petro Danvy
MuzikoJean Ferrat
KantasĴak Lepŭil'

Teksto

Foriras ili pro labor'
Kaj lasas la vilaĝon for,
For familia naskiĝej'!
Delonge ili sonĝis pri
La urbo kaj komforta pli'
Pri plastaj mebloj kaj kinej'.
Maljun'
Minacis ilin per rutin',
Per lipoviŝo pro kutim',
Ĝis elĉerpiĝo de la aĝo,
Sed spertis ili pri teknik',
Pri trafa ĉaso de perdrik',
Preparo de kaprinfromaĝo…

Refreno

Sed ja kiom montaro belas!
Ĉu povus eki en l' imag',
Vidante, ke hirundoj ŝvebas,
Ke venas nun aŭtuna tag'?

Kun manoj helpe al la kap'
Surportis ili kun penad'
Ŝtoneron pezan post ŝtoner'
Ne gravis jaroj nek monat'
Persistis ili kun persvad'
Obstinaj kiel la vinber'…
Vinber'
Kuradas nun en la arbar',
Ne plu okazas vinprepar',
Ne taŭgis ĝi por industrio,
Sed dank' al ĉi medikament'
La homoj vivis ĝis jarcent'
Se ne mortigis la ebrio…

Refreno

Kaprinoj du kaj eble ŝaf’
Por ŝirmi sin de sortotraf’
Sen eĉ ferioj aŭ amuz';
Knabinoj emas al la danc',
Ne oftas la renkontoŝanc',
Nehoma estus la rifuz';
La viv'
Por ili 'stos en oficej'
Ĉar tio logas ilin plej,
Ĝis emerita revizito,
Elektis ili en liber',
Por urbo estis la prefer',
Ne eblas plu denova spito…

Refreno

la_montaro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)