Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_kuriozulo

La Kuriozulo

N. Kalma & M. Nesse
Kantas Kajto

Teksto

La piedoj similas velŝipoj
La kruroj estas kiel stilzoj
Kiel tigoj de tulipoj
La ventro ŝajnas giganta barelo
La ŝultroj aspektas kiel ĝiboj de kamelo

Kiel kukumo la kolo
Kaj la kapo - kolosa citrolo
Estas fole sed ege drole
Mi ridegas abunde pri tiu kuriozulo
Kian amuzon mi spertas
Rigardante en misformiga spegulo

la_kuriozulo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)