Esperanta teksto | Adriaan KLOEK |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala plenumo | Ons Bootje |
Glitetas boateto
sur lag' en plena sun',
remiloj tiel netaj
movetas gaje nun.
Ondetoj jen murmuras
en ludo al ŝipet',
kaj tie staras turo
en verda arbaret'.
Volante ĝojremadi'
pripensu bone hom',
ĉar multe ja revenis
malviva al la dom'.
Ŝipeto tro ŝancela,
multnombra la danĝer';
vi tion primokante
ne estu pasaĝer'.