Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_lasta_rozo

La lasta rozo

Esperanta tekstoClarence Bicknell
Tipotraduko
Originala titolo'Tis the last rose of summer
Originala tekstoThomas Moore
PlenumoJunko Noda (Ĵunko)

El albumo “Ĵunko Kantas Esperante”.

Teksto

Jen la lasta rozeto de fora somer'!
Ĝiaj belaj kunuloj jam velkis sur ter'!
Ne restas parenco, ne unu rozflor'
partoprenas kompate en ĝia dolor'.

Mi ne lasos vin velki tutsole, ho roz',
Iru dormi kun ili en paca ripoz'!
Nun viajn petalojn disĵetas mi for
al la viaj kunuloj sen viv', sen odor'.

Tiel same volonte formortus mi mem,
se ne plu min atendus amika manprem'.
Ĉar kiu kun koro en tiu ĉi mond'
volus loĝi izole sen amorespond'?

Aliaj versioj

la_lasta_rozo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 29.07.2024 05:59 de vilim