Esperanta teksto | Civitano |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala titolo | En avant parcourant le monde |
Antaŭen vagas mi tra l' mondo
Adi', adiaŭ!
ĉielo bluas, brilas suno
Adi', adiaŭ!
Pro la sufer' de mia kor'
Forgesu mi kaj iru for.
Rekantaĵo
La la la, la la, la la,
Vi bela lando, mia land',
La la la, la la, la la,
Ho mia land'.
Ho bela urb' ho mia amo
Adi', adiaŭ!
Malnova tur', sonorilaro
Adi', adiaŭ!
Adiaŭ dom' de mia kor
Feliĉo mia, ho dolor'.
Rekantaĵo
Ho vi, ho mia tuta vivo
Adi', adiaŭ!
Ĉu for de vi jam mi foriĝu
Adi', adiaŭ!
Ha! vi malĝojos ja iam.
Turninte vin de mia am'.
Rekantaĵo