Origina titolo | Megkötöm lovamat |
---|---|
Muziko | Hungara popolkanto |
E-teksto 1. | Tivadar KERESZTHEGYI |
E-teksto 2. | Kolomano KALOCSAY |
MIDI | mi_ligas_cxevalon.mid |
Ligas mi ĉevalon al pomarbo ruĝa.
Ligas mian koron al violo mia,
Ĉevalo foriros dum la sunvekiĝo,
Sed min de l' violo malligu nur morto!
Ho, mi ne kutimas en lito tranokti,
Mi kutimas nur en verdarbar' ripozi.
En arbaro verda juniperon manĝi,
Juniperon manĝi, perlan roson trinki.
Megkötöm lovamat, piros almafához,
Megkötöm szívemet, gyönge violához,
Lovamat eloldom mikor a Hold felkel,
De tőled violám csak a halál old el.
Nem szoktam, nem szoktam kalitkába hálni,
Csak szoktam, csak szoktam zöld erdőbe járni,
Zöld erdőbe járni, fenyő magot enni,
Fenyő magot enni, gyöngy harmatot inni.
Mi ĉevalon ligis al pomarb' ruĝpoma,
mi min mem alligis al viol' burĝona.
Ĉe la lunleviĝo ĝin mi liberigos,
sed min de vi, kara, nur la mort' malligos.