Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lulkanto_natan_alterman

Lulkanto

MuzikoAleksander Argov
Esperanta tekstoAmir NAOR
Esperanta plenumoIsraela Becker
Tipotraduko
Originala titoloשיר ערש
Originala tekstoNatan Alterman

Teksto

Silentis hal' kaj urb' subite
Silentis jam la homamas'
Klarneto sonas intermite
Violonvoĉ' kaj kontrabas'
Karesas ĉion tre kviete
Silentu, flustras bas'

Ni kuris nur post bagatel'
Sed nun la kapon klinis jene
Kun kron' sur ĝi aŭ kun sitel'
Ne gravas – ĝi ekdormos fine
Kaj haj-li-lu, kaj haj-lu-li
Kaj haj-lu-ni, haj al ni kune

Dormu suno dormu mar'
Dormu pomo kaj arbar'
Dormu klaŭno dormu vin'
Dormu reĝo kaj reĝin'
“Ĉu tamen pli da kafein'?”
Ne, ne, fin'.

Koler' kaj ĝenoj kaj admono
Pasioj, revoj, pek' kaj pun'
Ŝvebadis kiel la balono
“Transpasu tuj – mi dormas nun”
Demandi estas ne bezono
Ne estas oportun'

Varias kantoj laŭ la mod'
Sed la lulkanto vivas ene
Kaŝante sin de nia mond'
Ĝi restas kun ni por eterne
Aŭ dum mallonga period'
Bonvolu lasi nin senĝene

Dormu urbo dormu sun'
Dormu reĝo venas lun'
Durmu klaŭno kaj kostum'
Dormu historivolum'
“Malŝaltu lumon, jes, sen lum'”
Si – len - tu.

lulkanto_natan_alterman.txt · Lastaj ŝanĝoj: 13.12.2024 09:10 de amir