Uzantaj iloj

Retejaj iloj


malgrandeta_fabelo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Malgrandeta fabelo

Originala titoloIcipici kis mese
MuzikoHungara popola kanto
TradukisAntono SAMAK
MIDIicipici_kis_mese.mid

Teksto

Estis dom’, longe for, iame malgrandeta dom’,
En la malgrandeta domo eta lito por la dorm’.

Loĝis en ĉi domet’ filino Lenĉi, etinfan’
Kun malgranda panjo kune, trans la Fabelocean’.

Malgrandeta Lenĉi lulis Lenĉi-pupon laŭ la mod’,
Ankaŭ panjo faris same, belis do fabela mond’.

Kaj kiam en vesper’, se timis sia filinet’,
Malgrandeta panjo ŝin konsolis per fabel’.

Kaj jen, ili vivas ne mortinte
Se fabelas ni senfine,
Kaj vi kantas kun ni kune
Ankaŭ nune!

Hungara teksto

Egyszer volt, hol nem volt, egy icipici házikó,
Icipici házikóban, icipici ágyikó.

Ottan élt, éldegélt, egy icipici lencsilány,
Icipici anyukával, túl az Óperencián.

Icipici lencsilányka, lencsibabát ringatott,
Anyuka is ezt csinálta s boldogságban éltek ott.

Amikor este lett, az icipici lányka félt,
Icipici anyukája mondott egy mesét.

(És ha) meg nem haltak, ma is élnek,
Ma sincs vége a mesének,
Ma sincs vége, sosincs vége,
Fuss el véle!

malgrandeta_fabelo.1618676513.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)