Uzantaj iloj

Retejaj iloj


malgrandeta_fabelo

Malgrandeta fabelo

Originala titoloIcipici kis mese
MuzikoHungara popola kanto
TradukisAntono SAMAK
MIDIicipici_kis_mese.mid

Teksto

Estis dom’, longe for, iame malgrandeta dom’,
En la malgrandeta domo eta lito por la dorm’.

Loĝis en ĉi domet’ filino Lenĉi, etinfan’
Kun malgranda panjo kune, trans la Fabelocean’.

Malgrandeta Lenĉi lulis Lenĉi-pupon laŭ la mod’,
Ankaŭ panjo faris same, belis do fabela mond’.

Kaj kiam en vesper’, se timis sia filinet’,
Malgrandeta panjo ŝin konsolis per fabel’.

Kaj jen, ili vivas ne mortinte
Se fabelas ni senfine,
Kaj vi kantas kun ni kune
Ankaŭ nune!

Hungara teksto

Egyszer volt, hol nem volt, egy icipici házikó,
Icipici házikóban, icipici ágyikó.

Ottan élt, éldegélt, egy icipici lencsilány,
Icipici anyukával, túl az Óperencián.

Icipici lencsilányka, lencsibabát ringatott,
Anyuka is ezt csinálta s boldogságban éltek ott.

Amikor este lett, az icipici lányka félt,
Icipici anyukája mondott egy mesét.

(És ha) meg nem haltak, ma is élnek,
Ma sincs vége a mesének,
Ma sincs vége, sosincs vége,
Fuss el véle!

Temas pri la fabela mondo de Lenĉi-pupo en infana fantazio. La unuaj pupoj estis kudritaj de Elena König dum la unua mondmilito, por enspezi monon, dum ŝia edzo estis soldato. La paro patentis la projektadon kaj post la milito fondis pupfabrikon. La nomo Lenĉi devenas de la devizo de l’ torina fabriko: “Ludus Est Nobis Constanter Industria” (Por ni la industrio estas konstante Ludo). La pupvizaĝoj estis permane pentritaj, la vestaĵoj estas unikaj, kaj iliaj okuloj ĉiam rigardas flanken. Nune la pupoj estas valoraj pecoj en kolektoj.
.

malgrandeta_fabelo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)