Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mariston_logas_vasta_mar

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Mariston logas vasta mar'

Teksto/MuzikoOssian LIMBORG
E-tekstoE. MALMGREN

Origina titolo: En sjöman älskar havets våg

Teksto

Mariston logas vasta mar’
ondaro kaj muĝ'.
La ŝipon skuas la stormar’.
Ne estas rifuĝ' .

Rekantaĵo:

Nun ĝis revid', belega knabin’,
Revidos vi baldaŭ min!

Knabino mia diras: “ĝis!”
ĉe ondo kaj muĝ’.
Min ligas ŝia lasta kis'.
Jen estas rifuĝ'.

Rekantaĵo

Ŝi flustras dolĉe en orel'
ĉe ondo kaj muĝ’:
“revenu baldaŭ via vel’
al hejma rifuĝ’!”

Rekantaĵo

mariston_logas_vasta_mar.1263673373.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)