Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Slovaka popolkanto, e-traduko de L. Kyselý
Ĉiun strofon kaj refrenon ripetu dufoje.
Ĉiuj knaboj kaj knabinoj amas sin,
nur neniu junuleto amas min.
Refreno:
Mariŝa kisu min,
sen peto al patrin',
ŝi juna same faris,
pri kisoj ne avaris.
Batas panjo, batas panjo, batas min,
ĉar mi amas, ĉar mi kisas, knabo, vin.
Refreno
Sidas panjo, sidas panjo sur kortet',
dum mi estas en kamero kun knabet'.
Refreno