Uzantaj iloj

Retejaj iloj


matilda

Matilda

Muzikoaŭstralia popolkanto
E-tekstoJosef Cink
Origina titoloWaltzing Matilda
MIDImatilda.mid

Teksto

Foje ĉe lageto eksidiĝis la vagant',
arbombro ŝirmis lin kontraŭ la sun',
dum li kuiris manĝon jen aŭdiĝis lia kant':
“Venu, Matilda, kun mi dancu nun.”

“Dancu, Matilda, dancu, Matilda,
venu, Matilda, kun mi dancu nun.”
Dum li kuiris manĝon jen aŭdigis lia kant':
“Venu, Matilda, kun mi dancu nun.”

Trinki ŝafideto venis al la eta lag
kaptis vagant' ĝin sen longa cerbum'.
Ridete li kantis pro ŝafido en la sak':
“Venu, Matilda, kun mi dancu nun.”

Sur ĉeval' farmisto aperis jen al lia vid'
kun policana grupet' en komun'.
“Diru kies estas en la sako la ŝafid'?”
“Venu, Matilda, kun mi dancu nun.”

Ĵetis sin vaganto en la akvon de laget'
kaj dronis, ĉar li volis resti sen pun'.
Nun la spirito kantas dum lunaj noktoj en kviet':
“Venu, Matilda, kun mi dancu nun.”

Dancu, Matilda, dancu, Matilda,
venu, Matilda, kun mi dancu nun.“
Nun la spirito kantas dum lunaj noktoj en kviet':
“Venu, Matilda, kun mi, dancu nun.”

matilda.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)