Teksto/Muziko | Antonello VENDITTI |
---|---|
E-teksto | Pier Luigi CINQUANTINO |
Origina titolo: Ricordati di me
Memoru vi pri mi
nun ke hejme estas vi libera
kaj la tuta urb'
inunditas pro ĉi ŝtorm' vespera.
Ne estas amo nek amoro,
nek tenerec' en via koro.
Eble eĉ al vi jam okazis pensi ke transmare
estas reva land' kie homoj flugas jam reale.
Sen amo ne estas amoro,
nenia tromp' nenia doloro.
Leĝera flugas la animo.
Estas mia viv' kvazaŭ suraŭtoŝosea vago
kondukonta min ĝis la fino de ĉi tiu tago.
Mi nulo estas en am-seno
vi mia dolor' mia ĉagreno
min konsumanta kiel tempo.
Ĉu scias vi aŭ ne? Ĉiam estos vi la ununura,
se deziras vi, por mi vort' sufiĉus eĉ susura.
Sen amo ne estas amoro
jen dura leĝ' en mia koro.
Animo estas mi ribela.
Memoru vi pri mia haŭto hela,
memoru kiel vi antaŭe estis,
a tempo firme ĉiam ja nin estris.
Ne estas amo nek amoro
nek tenerec' en via koro,
ĉar amon ofte ĝi ignoras.
Memoru vi pri mi
kiam solas vi kaj kiam ridas
fidu vi je mi,
temp' kaj vivo flugas, ja vi vidas.