Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mia_vocx_pli_lauxtos

Mia voĉ´ pli laŭtos

Mia voĉ´ pli laŭtos estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Por puŝi la ĉaron.

MuzikoJulián Hernández
Esperanta tekstoJulián Hernández
Esperanta plenumoJulián Hernández
Esperanta plenumo (2)Amindaj
Tipo nova teksto

Teksto

Parolante mallaŭte, mia voĉ´ pli laŭtos,
mia voĉ´ pli laŭtos, mia voĉ´ pli laŭtos.

Mi ne volas tro laŭte al vi paroli
por iel kapti vian aŭdon
kaj ke vi komprenu min.

Miaj vortoj ja plenplenas de argumentoj,
kompreneble de kialoj
mi ne volas premi vin.

Mi bezonas nenian laŭtparolilon,
mi ne estas tiel pompa,
ne kongruas kun mia stil´.

Refreno:

Parolante mallaŭte mia voĉ´ pli laŭtos,
mia voĉ´ pli laŭtos, mia voĉ ´ pli laŭtos.

Se vi estas tiom prava
kaj vero vin akompanas,
ne misuzu viajn rimedojn,
ne nuligu viam mesaĝon.

Verdiro malfermas pordojn,
ĉar estas la vero mem
tamen tio ne signifas
la detruon de alies mens´.

Se la kritikoj vin tusas
ĉar vi eraris alifoje,
opinioj ja valoras
ne malbonas estas homa.

Refreno:

Parolante mallaŭte, mia voĉ´ pli laŭtos,
mia voĉ´ pli laŭtos, mia voĉ´ pli laŭtos.

Kiel sonorilo el kristal´, mia voĉ´ pli laŭtos,
Kiel forta krio sus montar´, mia voĉ´ pli laŭtos,
Kiel iu sireno en fora mar´, mia voĉ´ pli laŭtos.
Parolante mallaŭte, mia voĉ´ pli laŭtos.

mia_vocx_pli_lauxtos.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)