Uzantaj iloj

Retejaj iloj


miela_obsedo

Miela Obsedo

Esperanta plenumoPlatano, Diablo, Carina
Esperanta tekstoPlatano
MuzikoDiablo
Tiponova teksto

ISRC: FR-3T0-11-00030
Vinilkosmo © 2011
Muziko: Huby ROMERO (Diablo).
Teksto: Cyrille POULLET (Platano).
Rekantaĵo: Carina GERLACH.

Teksto

Refreno:

Jam delonge mi devus ĉesi
Provas mi malkonekti
Kial ne povas forgesi
Inter vi kaj viv’ elekti

Platano:
Sonĝoj foriris al abrupta realeco
Fortranĉas flugilojn de viro je alteco
Alvenis vangofrapo dum mi atendis kareson
Kaj nun mi paŝas sen zorgi pri adreso
Temp' fluas, neni’ ŝanĝiĝas krom sezonoj
Ŝatus forflugi
Mediti ĝis liber’ de l’ konoj
Ŝtuparon grimpas mi, ĉiuj tagoj estas samaj
Ĉiuj paroj kisas, mi envias ĝis malsano

Kaj mi ne serĉas plendon aŭ eĉ komprenemon
Nova leter’ al rubuj', vanas mi kaj miaj poemoj
Sukeras morto mia, ĉar mielas la obsedo
Sciu, kara, mortas mi pro mank’ de via rideto

Refreno

Tro da tristaj vortoj kuŝas sur malnova kajero
Malsato manĝis rostitan koron de hieraŭ
Eble mi jam devus forigi vin de mia memoro
Se cerbo volas, ne eblas ĉiam por la koro
Naiva vir’ vagas kiel ŝip’ je derivo
Kiel venki eĉ etan deklivon sen motivo
Kaj do? Kion fari krom paŝi kontraŭ la vento
Memoro de lasta tango, larmo sur mia vango

Refreno

Eksteraj ligoj

miela_obsedo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)