Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Mia nomo estas Miĥail Povorin. Mi naskiĝis en Moskvo la 18-an de marto 1962. Esperantiĝis en 1982 dank' al mia profesio: mi estas kemiisto, kaj mi trovis en revuo “Kemio kaj vivo” kurson de Esperanto por sciencistoj. Fremdaj lingvoj ĉiam interesis min, la angla estis mia ŝatata lernobjekto en la lernejo. Do, mi tuj ekokupiĝis pri tiu nekutima lingvo…