Uzantaj iloj

Retejaj iloj


min_ravas_bela_rozo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Min ravas bela rozo

MuzikoPopulara sveda
E-tekstoMartin STRID & Manuel PANCORBO CASTRO
KantasMaria SANDELIN

La kanton prezentis Maria Sandelin dum UK94, en julio de 2009, akompanate de Ĵomart kaj Manuel Pancorbo.

Sveda originala: Jag vet en dejlig rosa

Teksto

jag_vet_en_dejlig_rosa.jpg

Em H7 Em
Min ravas bela rozo,
Em H7 Em
lilie blanka flor'.
Em H7 Em
Se ŝin mi rememoras,
Em H7 Em
ekĝojas mia kor'.
E Am
Balzamas ŝia voĉoson',
D7 G
samkiel najtingala tril',
Am H7 Em
samkiel lulkanzon'.

Kaj sub la brila sunolum'
ŝi glimas je purpur'.
Ne lasu Dio tristi vin,
vi ĉiam ĝoju nur!
La korojn ĝojo prenu!
Renkonte homoj venu,
pelataj de l' destin'.

Krepuskas ĉiun tagon sun'
kaj reaŭroros ĝi.
Ĉu bena tago venos nun,
por ke mi vidu vin?
Enkore vi ne estas for,
adiaŭ, mia kara flor'
en paco sonĝu vi.

Muzikfolioj

  • La proponita bildo montras melodion kun originala sveda teksto kaj akordoj; atentu, ke temas pri germana sistemo, do H estas nebemola B.
  • min_ravas_bela_rozo.pdf - Ĥoraranĝo (en tonalo Am).

Eksteraj ligoj

min_ravas_bela_rozo.1249893360.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)