Muziko | princo Gustavo de Svedio |
---|---|
Esperanta teksto | Kal VANSELOW |
Tipo | traduko |
En roz-odoro sub stelar-sereno,
En paca tiu ĉi vesper-trankvil',
En reva horo, dum el flor-ĝardeno
Aŭdiĝas nur la najtingala tril',
En tiu ĉi ravega rond'
Forgesu pri la tuta mond',
Pri ĉiu kor-ĉagreno.
Ne plu bezonas ni demandi, kie
Sin la feliĉo kaŝas sur la ter'.
Kun kor' ĉe koro trovu nin ĉi tie
En roz-odor' la nokto de somer',
Por ke ni en reviga rond'
Forgesu pri la tuta mond',
Pro feliĉeg' ebrie.