Uzantaj iloj

Retejaj iloj


birdo_sur_brancxo

Birdo sur branĉo

Esperanta tekstoG. O. KARLSSON
Tipotraduko
Originala titoloFågeln på grenen

Teksto

Birdo sur branĉo, jen
plena de ĝoj!
Eĉ dum la ventblovad'
sonas la gajkantad'.
Birdo sur branĉo, jen
plena de ĝoj'!

Ŝipo sur blua ond'
iras ludante for.
Supren — kaj subsaltad'!
Tamen antaŭirad'!
Ŝipo sur blua ond'
iras ludante for.

Knabo en juna aĝ'
kantas pro ĝoj'.
Eĉ dum peniga hor'
kantas el tuta kor'.
Knabo en juna aĝ'
kantas pro ĝoj'.

Prenu la remilon tuj,
for tra la ondar'!
Antaŭen la irad',
spite al ondegad'.
Prenu la remilon tuj,
for tra la ondar'!

birdo_sur_brancxo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)