Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mississippi_blus



Mississippi blus'

Teksto

Li nomiĝis Charlie kaj kiel ĉiu bub'
Ŝiris pantalonon sur baril',
li nomiĝis Charlie kaj estis
lia ĝu' ludi tutan tagon kun la pilk'
sur la muroj li desegnis revon pri la viv',
ĝis li foje nokte aŭdis: “Venis via fin'”
iu dorsen pafis lin kaj noĉon faris tuj,
ploris neniu eĉ super sangmakul'
Mississippi, Mississippi,
nigran korpon portas ĝia flu',
Mississippi, Mississippi, la animo flosos tie plu

Li nomiĝis Charlie kaj kiel ĉiu bub'
revis esti bona muzikant'
poŝtranĉilon havis, lin amis lia grup'
por kuraĝo antaŭ polican'
Dekomence li eklernis vivi en mallaŭt'
li jam sciis, kion rajtas havi nigra haŭt'
ke lin foje pafos iu pure por plezur'
li ne sciis, nokte sonas riverblus'

Knab' nomata Charlie kaj lia estas blus'
kia patro adiaŭas lin
knab' nomata Charlie survoje iras plu
kvazaŭ blindas vojo sen la fin'
La okuloj ne komprenas, kial venis mort'
dua murdinto en libero vivas plu sen hont'
lia bluso lastafoje sonas ĉe l'river'
kiam malaperos rasa barier'

mississippi_blus.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)