Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mont_klamot

Mont' klamot'

TekstoSilly
Muziko?
E-tekstoStefo
KantasStefo

Germana originalo: Mont Klamott far Silly

Mont Klamot nomigas popularpoezia “Große Bunkerberg” (ruinaĵoj monto post duan mondmiliton) en Berlino/Germanio (Volkspark Friedrichshain)

Großer Bunkerberg - germana vikipedio.

Teksto

(karaokeo preciza)

La brua urbocentro
sur polva strata mar'
Kreskigas
verdan tuberon
en sia
urbo-intestar'
Ni ventumas la pulmojn
sub semajnfina eter'
Ĝis iliaj
aletoj
kaptis
sufiĉe da aer'
Sur benko babilante
kun iu maljuna dam'
Post nelonge ekdiras mi:
«Ho, kia homam'!
Al niaj urbopatroj
venis certe
bona inspir'
Por ke estu ĉiam
freŝa aer'
por nia spir'»
Mont' Klamot
sur la Berlina altej'
Mont' Klamot
la herbo verdas plej
Mont' Klamot
sur la Berlina altej'
Mont' Klamot
la herbo verdas plej

La dam' ridetas kun lac'
«La urbopatrojn
vi lasu en pac'
Ja mortis ili jam
kun Germanuj'
La patrinoj de ĉi urb'
helpis rekonstrui»
Mont' Klamot
sur la Berlina altej'
Mont' Klamot
la herbo verdas plej
Mont' Klamot
sur la Berlina altej'
Mont' Klamot
la herbo verdas plej

Eksteraj ligoj

mont_klamot.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)