Uzantaj iloj

Retejaj iloj


montaraj_reloj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Montaraj Reloj

Kantas Kajto, teksto de Marcelo REDOULEZ, muziko de Nanne KALMA.

Teksto

Ni ŝatas montarajn relojn!
Tuj supren, ho jes!
Ne, ne, malsupren sen ĉes'!
Ni ĝuas malsamajn celojn! …
Do, ek al la val'!
Ne, ne, al mont-regal'!

Kantu ni kun manfrap', ĝojon de grimpetap'; admiru panoramon, rigardu urson, ĉamon!
Penas tro sur deklivo, mia lokomotivo, bolas akvosistemo, ruĝe lumas pro premo!
Mildas temperaturo, tial en la naturo, plenigu viajn pulmojn; forgesu urbajn fulmojn!
Kiel belas ĉi tiu monto-supro; veni tien, vere valoras!
Ne, ne, ne. Valoras ne moneron eĉ el kupro! Kredu min, nur en valo oras!

Tuj ĉe abismo febre, vi nun travivos - espereble -
Rapidegajn trajnslalomojn! Bridu viajn timsimptomojn!
En malhelo de tunelo, se vi ne fidas, jen botelo!
Je via sano, feliĉuloj! Simple fermu la okulojn!
Sed tamen! Petas ni atenton! Ne risku stultan akcidenton!
Nin kaptis kapturnaj profundoj, bremsu dum kelkaj sekundoj!
Petas ni atenton! Ne risku stultan akcidenton!
Nin kaptis kapturnaj profundoj, bremsu dum kelkaj sekundoj!

Kiel bonas fin-fine ripozi, resti ĉe piedo de la montoj!
Ĉesu do tuj malseriozi, pretas ni por novaj horizontoj!

Ni ŝatas montarajn relojn, sed ĝuas malsamajn celojn!
Ni ŝatas montarajn relojn, sed ĝuas malsamajn celojn!

montaraj_reloj.1172595383.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)