Uzantaj iloj

Retejaj iloj


morton_bej

Morton Bej

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDImorton_bej.mid

Noto: En 1791 la unua ŝipo portanta irlandajn kondamnitojn alvenis al Aŭstralio. La irlandanoj alportis ne nur katolikismon al la kolonio, sed ankaŭ irlandajn melodiojn, kiuj multe troviĝas en la aŭstraliaj popolkantoj.

Morton Bay = Brisbano

Teksto

Vagadis mi iam en Brisbano
kaj aŭdis tra la matenaer'
Lamenton de kondanmito dum
kuŝas li sur suna bordo de l'river'.
“Naskiĝis mi en Irlando sed
ekziliĝas mi de la hejmo nun,
Disiĝi de la gepatroj kaj
mia amatino estas mia pun'.

Dum jaroj mi portis krurkatenojn
laŭ mia malestiminda rang'
Kaj pro skurĝado kovrita estas
la disŝirita dors' per mia sang'.
Jam multaj viroj suferis pro
malsatego kaj kuŝas en la ter',
Kaj Kapitan' Logan sen kompato
torturis nin en tiu ĉi infer'.

Ni kiel ekssklavoj sub la
tirana juĝo de tiu vir'.
Ĝis indiĝen' el embusko lin frapis
kaj aŭdiĝis lia lasta spir'.
Deziras ni ke sadistoj ĉiuj
frontiĝu kun tia mort' sen glor',
Kaj poste ni liberiĝu kaj
nia suferad' de l' menso velku for.”

morton_bej.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)