Uzantaj iloj

Retejaj iloj


moskvo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Moskvo

Teksto

Nokto, trajn’ hazarda kaj matena nuno
Hela tag’ bizara Moskvo, frosto, suno.
Paŝo en junecon, kvazaŭ flug’ al kosmo,
Kiel en komenco: suno, frosto, Moskvo.

Arda spir’ iama, telefona budo –
Restis kvazaŭ sama tiu juna ludo.
Restis antaŭsento:
Tuu!1) atendo muta,
Kaj jam post momento la feliĉ’ balbuta.

Sed en telefono iu gapas kaŝe
Kaj sensenta sono:
“Kak zdorovje vaŝe?”2)
Kaj malam’ etendas manojn maltenere.
Kion mi atendas? Frosto, vere…

Mi denove vagas en la mondo sama.
Larmajn ŝuldojn pagas al pasinta amo.
Kaj la cerbon kvazaŭ pikas fiĉa osto
Ĉe memorokazo: suno, frosto, Moskvo.

1)
Verŝajne sonimito de io, ekzemple trajna sono
2)
el la rusa: Kiel vi fartas? - laŭvorte: kiel estas via sano?
moskvo.1621298868.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)