Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | Tomas FREJARÖ |
---|---|
Muziko | Tomas FREJARÖ |
Kantas | La Perdita Generacio (Anna & Tomio) |
Eb C C7 Fm Fm7 Abm7 Ab9
Eb C C7 Fm Fm7 Abm7 Abm
Cm C7 Fm Fm7 F F7 Bb Bb/Ab
Gm Gm-5 F Fm
Eb Eb7 Abm F
Fm Fm7 F7 Abm9
Ni vojaĝis per ridetoj
ni esploris pri sekretoj
ni rigardis la steletojn
leviĝantajn super nia amorado sur herbej'
Ni aŭskultis la fabelojn
manĝis lipojn kaj nudelojn flugis ni kiel abeloj leviĝantaj kontraŭ scio alten super dormulej' Ne eblis kalkuli ĉiujn nek eblecojn nek la stelojn ĉirkaŭ ni
Ni komponis apud ondoj
Perleteris korespondoj
Aperigis novajn mondojn
Aperigis novajn niojn kunplektitajn de esper'
Ni konstruis propran liton kolektinte masoniton Foje jesis ni invitojn Ofte revis ni ĝis sonĝoj pri pacemo sur la ter' Ne eblis kalkuli ĉiujn nek amikojn nek la tagojn antaŭ ni
Sen vi mia cerbo ne estintus ĉi tia
Sen vi mia korpo eĉ estintus alia
Sen vi ne ekzistus la homo ĉi-mia
Nun ni glitas je deklivo
vundiĝinta perspektivo
malfokusas la motivo
malfondumas kontraŭvole fundamenton de l' agrabl'
Mi neniam povis plori vi neniam maldeĵori ĉu kapablos ni memori ke elektis ni la plej belan juvelon de la sabl' Ne eblas kalkuli ĉiujn nek momentojn nek la sentojn inter ni
Tonsilaboj de la kanto.
Ekzemplo:
Fine de la paĝo difinu etikedojn, nepraj: kanto, litero_a (aŭ litero_ĉ, litero_d, ktp)