Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nekonata_amik

Nekonata amik'

Teksto/MuzikoKlára MIKOLA - Laca László GARAMVÖLGYI
KantasMikola - Garamvölgyi

Teksto

Tiam,
kiam mi estas sola anonim',
kiam streĉiĝas forte la anim',
kaj aperas la tim',

tiam,
kiam mi kredas, ne plu estas voj',
kiu kondukos min al mia ĝoj',
akompanas min nur hunda boj',

mi atendas vin, nekonata amik',
mi atendas vin por help' kaj sanig',
jen, vokas vin mia muzik'.

Ĝis nun
kiomfoje mi sentis min sola kaj malforta,
ĉiam aperis iu, kiu helpis min.
Al kiu mi danku tion?
Ĉu al Dio,
aŭ simple, al la homoj?

Tiam,
kiam denove sola estos mi,
kiam rompiĝos mia harmoni',
kaj mi malfortos, kiel arbfoli',

reaperos vi, nekonata amik',
reaperos vi, por help' kaj sanig',
jen, dankas vin mia muzik'.

nekonata_amik.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)