Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ni

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ni

TekstoHr. SMIRNENSKI
E-tekstoAsen GRIGOROV

Teksto

Ni ĉiuj estas idoj de la patrino-ter',
sed fremda estas ŝia nutranta mam' por ni,
kaj en la rond' kapturna de la surtera viv'
avidaj pri radi', ni mortas en mizer',
ni, kompatindaj idoj de la patrino-ter'.

Svinganta estas vipon la mano de l' tiran'
kaj premas nin la leĝo de l'sklava, flava or'
ni kreskas en mizer', ni mortas en dolor',
kaj larmojn ni aspergas en nia sanga land',
ho ni, mortintoj palaj, kun vivmalsata kor'.

Kaj da fajrantaj ondoj ni estas ocean' -
majesta karavan' al bela, hela pint'!
La universo pulsas per nia varma sin',
la vivo sin apogas sur nia kala man' -
sed la ĝemantaj ondoj ni estas ocean'!

Ni estas la kreantoj de ĉiu tera bon',
sed nin bezon' sufokas, malvarma larma sort'
ni klinas niajn fruntojn kun dornplektita kron'
sub la flugiloj nigraj de l' embuskanta mort',
ni - kiuj ĉiam kreas, batalas en la mond'.

ni.1264114045.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)