Uzantaj iloj

Retejaj iloj


niaj_trajnoj

Niaj Trajnoj

Parodio al kanto Nia Trajno de Ĵomart kaj Nataŝa, aŭtoro Mikaelo Bronŝtejn, 1991

Teksto

Ĉiutage ni ekkantas
Amokanton aŭ mesaĝon,
Kaj denove aĉetantas
La bileton por vojaĝo.

Ĉiutage ni rapidas,-
La rapido- nia gajno,-
Al la trajn' kolorigita
Je koloro de la trajno.

Adiaŭas kaj renkontas
Niaj kantoj malsimilaj-
Kiel ĉiam elektontas
Inter multaj veturiloj.

Nia vojo estas ŝvita,
Nia rido estas freŝa
En la trajn', kolorigita
Je l'antikva vojkaleŝo.

Malsaluton, ni finkantis,
Tamen, karaj, maladiaŭ-
Ni en revoj vojaĝantis-
Dio scias ja ĝis kiam.

La monujo malfermita
Por malŝparo, por disipo
Ĉe la trajn', kolorigita
Je l'usona kosma ŝipo.

Ĉiutage ni ekkantas.
Nepre la popol' ravita
Tuj bileton aĉetantas
Al la trajn' kolorigita…

Al antikva vojkaleŝo…
Al usona kosma ŝipo…

niaj_trajnoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)