Muziko kaj vortoj de Jxormart Amzeev
Ĉiujare dum ferio
mi almenaŭ unufoje
aĉetantas en stacio
la bileton al fervojo.
Ĉiu jare mi rapidas
por alveni ĝustatempe
al la trajn' kolorigita
je koloro de printempo.
Resaluton la konatoj,
la konotaj maladiaŭ.
Nin kunigas la radbatoj
jam delonge de hodiaŭ.
Mi delonge ne hezitas,
ĉu la vojo estas vera
de la trajn' kolorigita
je koloro de espero.
Do aĉetu kamaradoj,
amoplenaj kaj naivaj,
jen biletoj pormonataj
kaj porjaraj, kaj porvivaj.
Ju pli multe vi disipos,
des pli vi fariĝas riĉa
en la trajn' kolorigita
je koloro de feliĉo.