Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nun_adiaux_vi_strateto

Nun adiaŭ, vi strateto

AŭtoroAlbert Grafi Schlippenbach (antaŭ 1833)
E-tekstoFerdinand PFEIL
Origina titoloNun leb' wohl, du kleine Gasse

Teksto

Nun adiaŭ, vi strateto,
Kaj trankvila vi tegment';
La gepatroj min postvidis,
/: Amatino en silent'. :/

Malproksime mi sopiras
Je la bela hejmoland’,
Gaje kantas kunularo,
/: Min ne tuŝus ĝia kant'. :/

Multajn urbojn kaj knabinojn
En fremdlando vidas mi;
La serĉatan, la amatan,
/: Mi ne trovas tie ĉi. :/

Fremdaj urboj kaj knabinoj,—
Mi malĝoje en la rond’,
Tre volonte mi reirus
/: Hejmen el la fremda mond’. :/

nun_adiaux_vi_strateto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)