Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Ŝablono por kantotekstoj. Tio ĉi estas komento. forigu ilin!
Muziko | Jacques Yvart |
---|---|
Tipo | adapto |
Originala teksto | Ohe ohe du bateau |
En tiu sekcio aperas kantoteksto.
Diru, bela ŝipo,
Estras kies skipo?
Kia estas cia flag'?
Se ĝi ruĝ-kaj-nigras
Kune ni formigras
Al la horizontovag'.
Refreno:
oe, oe, oe, oe,
oe, oe, oe, en la ŝipo
oe, oe, oe, oe,
oe, oe, oe, en la ŝipo
Nia ŝipohordo
Bordo kontraŭ bordo
Forpuŝita ja de l' vent'
Ekliberigos fratojn,
Rompos galerfatojn,
Heliĝos tuj grandmaten'.
Refreno
Gravas ne la nuboj
Gravas ne la duboj
Kaj ne gravas ĉu la flor'
Estas ĉe cia buŝo
Aŭ en pafiltubo
levita pugn', trafita kor'.
Refreno
Refreno
Diru, bela ŝipo,
Estras kies skipo?
Kia estas cia flag'?
Se ĝi ruĝ-kaj-nigras
Kune ni formigras
Al la horizontovag'.
Refreno
Refreno
#Fine de la paĝo difinu etikedojn, nepraj: kanto, litero_a (aŭ litero_ĉ, litero_d, ktp)