Muziko | József DINNYÉS |
---|---|
E-teksto | Ito Saburo |
MIDI | perlamoto.mid |
Aperis en la sonkasedo Al Venko!, eldonita de Lingvo-Studio en 1986.
En profunda vasta mar’ ĉe l’angulo de l’kviet’
fermite en la ŝela par’ pace dormis jen konket’.
tra mallumo alrigardi sopirante al la lun’
iom lasis sin ne gardi kaj malfermis pordon nun.
Ondoj ja enĵetis foje etan grajnon de dolor’
en la ŝelojn, ho malĝoje, kaj suferas konka kor’.
Ho, elfluas larma flu’ ve, senĉese el la kor’;
kaj la larmo trempas plu la grajneton kovri for.
Tiel pasis jar’ post jar’ kaj korpiĝis el la larm’
eta lun’ en bril’ kaj klar’, la juvel’ de sorĉa ĉarm’.
Ho ve, ankaŭ ci al mi ĵetis grajnon de ĉagren’,
kaj ploradas tiel ĉi, mi sen luno vane jen!