Uzantaj iloj

Retejaj iloj


plendo_de_knabino

Plendo de knabino

Muzikopopola
Esperanta tekstoJosef Černý kaj P. Bennemann
Tipotraduko
Originala titoloAch, neni tu

Teksto

Malestas tie ĉi
ĉia plezur' por mi;
malestas tie ĉi
ĝojo por mi.
Pri kio ĝojus kor',
pasis kun akvo for.
Aĥ, mankas tie ĉi
ĝojo por mi.

Ĉu iam plugos vi
sen radoj, sen plugil'?
Ĉu iam plugos vi
sen ĉevalet'?
Estus senfrukta pen',
tute senfrukta pen',
kiel amado sen
dolĉa kiset'.

Vidvon mi prenu nun,
sed li ne plaĉas min;
ĉar la duonon ja
de lia kor'
prenis edzino, ve!
lia unua for,
kaj la duono nur
restas por mi.

plendo_de_knabino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)