Uzantaj iloj

Retejaj iloj


velas_al_filadelfio

Velas al Filadelfio

MuzikoAdam KNOPFLER
Esperanta tekstoHanso BECKLIN
Tipotraduko
Originala titoloSailing to Philadelphia
Originala plenumoMark KNOPFLER kaj James TAYLOR
Originala tekstoMark KNOPFLER

Dueto--unu kantas kiel Mason, la alia kiel Dixon. La akordoj estas taŭgaj por ukulelo.

Teksto

Dixon:
C Am
Mi estas Jerĉjo Dikson de Novkastel’ ĉe Tajn’
C F
post glaso kun amiko ĝuos inon, iun ajn.
G C F G C F
La tutan nordon mi laŭ plan’ mezuris per la propra man’
G C F Am G
Mia estas la destin’ marki la teron, koni ĝin.

Mason:
C Am
Mi estas Kaĉjo Majson, fakas mi pri firmament’
C F
de la naskiĝo spuris stelojn kun atent’
G C F G C F
Farun’ kaj gisto la meti’ sed revis pri alio mi.
G C F Am G
Fil’ de bakisto kaj de pan’ de l’ Reĝa Societo, an’.

Refreno:
C G Am F
Do ni velas al Filadelfio
C Em Dm G
mondon for de Grand-Briti’
Em G Am
velas al Filadelfio
F G F G C
por la lini’, lini’ de vi kaj mi.

Mason:
Am
Mezuras vi tre bone, sed kun iom da frenez’
F C F
pro ĝi ni certe mortos, jen mia hipotez’.
G C F G C F
Parolas vi pri liberec’, por Ameriko kiu spec’?
G C F G C F
Novkastelan’ aŭ eksbakist’ ĉe Indianoj nur turist’.

Dixon:
Am
Levu la kapon, Majson, al Amerik’ en klar’
C F
flusas la tajdo nun en golfo Delavar’.
G C F G C F
Leviĝu vi al brila sun’ en nia lando de fortun’
G C F Am G
Sendube morgaŭ scios vi, gvidas la steloj tien ĉi.

C G Am F
Do ni velas al Filadelfio
C Em Dm G
mondon for de Grand-Briti’
Em G Am
velas al Filadelfio
F G F G C
por la lini’, lini’ de vi kaj mi
F G C
lini’ de vi kaj mi.

velas_al_filadelfio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)