Muziko | slovaka popolkanto |
---|---|
E-teksto | Eduard Vladimír Tvarožek |
Origina titolo | Červené jabĺčko v oblôčku mám |
MIDI | pomon_mi_rugxan_en_mano_havas.mid |
Pomon mi ruĝan en mano havas,
donos mi ĝin al kiun mi amas.
Nur vin mi tre amas, ho, junuleto,
do via estos tiu ĉi pometo.
Kuracilon faru, panjo, por mi,
ĉar mi ne povas dum nokto dormi,
nur iom matene, mi konfesas,
kiam karulo min ami ĉesas.