Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ta-ka-ta-ka_ta-ka-ta-ka

Ta-Ka-Ta-Ka Ta-Ka-Ta-Ka

Teksto, Muziko Al Verlane – R.Dassin – C.Lemesle
E-teksto S.Vajnblat

Teksto

Am E
Ĉiuj diradas al mi, ke ne estas ni paro,
E7 Am
Ke nur troviĝas en kor’ jam ne am’, sed gitaro.
Am E
Ĉiuj ripetas al mi kun plej granda obstino,
E7 Am
Ke nur gitar’, sed ne vi, estos mia edzino.

Refreno:

G C
Kvazaŭ la koron en nokt’
G C
Tuj mi malfermos fenestron,
G C
Vokas min ie gitar’,
Dm E
Alvokas gitaro min.
Dm
Ta-ka-ta-ka ta-ka-ta
Am
Ta-ka-ta-ka ta-ka-ta
E
Ta-ka-ta-ka ta-ka-ta
Am
Ka ta-ka-ta (2-foje)

Kune kun propra gitar’ mi malĝojas kaj ridas,
Kune kun propra gitar’ mi feliĉon dividas.
Mi kun rezervo ĝis tomb’ amos vin, amatino,
Estos gitaro por vi kiel mia fratino.

Refreno
ta-ka-ta-ka_ta-ka-ta-ka.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)