Esperanta teksto | J. Murjxan |
---|---|
Tipo | traduko |
Origina teksto | Nurit Hirsx |
Naskiĝi ree kune kun la tag'
Morteti pro disiga la destin',
Pri novnaskita ĝoji filo ĉu filin',
En lando de miel', amar' kaj lakt'.
Refreno:
Postsekvi vin la forlogantan…
Prisonĝi vin laŭ Ĉiela blu',
Vin spiri, sunon brogantan,
Dolori vin - kaj enamiĝi plu.
Denaske revi ade dum jarmil',
Konsoli sin de via primaver,
Vivadi sur kaj en interno de la ter'
En ĉi terura, bela eta land'.
Refreno
Diseĥu nia voĉo je vesper',
Matene ree sonu ĝi al ni,
Nin rekompencu. Ĉiutage la vizi'
Pri laŭbo de la paco kaj esper'!
Refreno