Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pri_l_temp_pasinta_memor

Pri L Temp Pasinta Memor

A.Aleksandrov

Teksto

Pri l' temp' pasinta memor'
En kor' ekzistas ĝis nun.
Ĝis nun aperas en kor'
La ter', banita de sun'.

Refreno:

Malproksim' diras ĉiam sen ĉes',
Ke ĉi ter' estu en la forges',
Ke l' renkont' pasis dum unu foj' -
De ĝi kuris la voj'.
Tamen ĝin memorigas somer',
Kaj verdaĵ' de la freŝa arbar',
La kantad' dum la fajra vesper',
La son' de la gitar'.

De lag' agrabla malvarm',
La tajg', dormanta en hel',
Montar', raviga en ĉarm'
Kaj tre subtila ĉiel'.

Refreno
pri_l_temp_pasinta_memor.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)