Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | D. Sadovnikov |
---|---|
E-teksto | I. Lubjanovskij |
El post bordo de insulo
al torento de ŝanel'
vice ŝipoj mikskoloraj
glitas en matena hel' .
Sur antaŭa ŝipo sidas
kun princino l' ataman'
de l' pasi' kaj vin' ebria
kaptas ŝin per forta man' .
Kaj post ili laŭtas mokoj:
“Pro virin' li lasis nin,
kun virin” pasigis nokton,
mem fariĝis li virin' .“
Tiujn mokojn kaj riproĉojn
aŭdas Razin, kaj jen li
per potenca mano prenas
la princinon je l' tali' .
Kunŝoviĝis nigraj brovoj,
streĉe spiras ataman' ,
brilas fulmoj de kolero
en okuloj de Stjepan' .
“Mi nenion ja domaĝas,
eĉ la kapon, por konkord' !”
- tondras la potenca voĉo
de la bordo al la bord' .
La princin' mallevis kapon,
kaj kun la konfuza sent'
de Stjepan ebriajn vortojn
ŝi aŭskultas en silent' .
“Volga, Volga, patrino kara,
Volgo - ĝoj' por rusa kor' ,
jen donacon de l' kozako
havos vi, kiel memor' .
Por ke inter kamaradoj
ne ekĝermu la malpac' ,
Volga, Volga, jen akceptu
belulinon kiel donac' !”
La princinon alte levas
li indigna, en koler' ,
el la ŝipo ŝin forĵetas
en la ondojn de l' river .
“Kial ĉiuj eksilentis?
Filka, dancu, anatem' !
Kantu, fratoj, bravan kanton
ni anstataŭ rekviem' !”
En la mezon de rivero
preter kruta promontor' ,
glitas ŝipoj mikskoloraj
en radioj de l' aŭror' .
Fonto: Kantoj de dekkvin sovetaj respublikoj, 1966