Uzantaj iloj

Retejaj iloj


resaluton_mi_revenis

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Resaluton Mi Revenis

Jurij VIZBOR, traduko de I. SIMBIRJOVA

Teksto

C A7
Resaluton, mi revenis!
Dm G7
Mi disiĝon ne eltenis,
E
Mi forlasis teran randon,
C A7
La fabelan foran landon.

Dm G
Kun senlimaj montlinioj,
C A7
Tie estis vi neniam,
Dm G
Tie inter montoj brilas
C D7 G
Blua stelo vin simila.

Resaluton, am' fidela!
Jen la kafo, jen kandeloj,
Blua stelo, nokto luna,
Ankaŭ ni denove kune.

Kaj sidante man' en mano
Ni, samkiel la infanoj,
Ĉu plorantas, ĉu ridetas,
Reciproke ĵuri pretas.

Resaluton, kanto ĝoja!
Mi kun vi dividos vojon
Al la helaj horizontoj
Por la stelo vagabonda,

Kaj por pano al bazaro,
Kaj por fungoj al arbaro.
Ambaŭ ni tra l'vivo portos
Amon nian ĝis la morto.

Resaluton, mi revenis!

resaluton_mi_revenis.1172595384.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)