Uzantaj iloj

Retejaj iloj


reva_vojagxo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Reva Vojaĝo

Teksto

<box 25% right>

</box>

Reva vojaĝo…

Hieraŭ molesta, bigota, burleska
Turmenta, tedega, foriris, do, - jen
Hodiaŭ senzorga nin vokas al morgaŭ,
Al nova amika kunven'.

Reva vojaĝo, hela medi' -
Ree, amikoj, bonŝancas al ni!
Venas tra l'mondo por la renkonto
Nia verdstela kompani'.

Ridetas fortuno - do ĝoju en kuno,
Momentojn disipu en ĝua parol',
En saĝaj prelegoj, en kantoj belegaj
Por ĉarma kaj gaja popol'.

Reva vojaĝo…

Pluveto petola, impeto plej fola,
Promeno, sereno de l'varma vesper'…
En mondo - unika la rondo amika,
La plej dezirata sur Ter'.

Se antaŭ foriro nubeto sopira
Vin tuŝos - facile forgesu pri ĝi,
La sentojn heredu, aspiru kaj kredu,
Ke venos denove por vi

Reva vojaĝo…

reva_vojagxo.1210842492.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)