Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
<box right red 25%>
•>eôbo<• karaokeo
</box>
Refreno:
4x Revenu al la radikoj
En montoj de paperoj
mi ne trovas min mem.
Multe da malpermeso
ĉie estas baril‘.
La vojo por mi
estas jam paŝita.
Forestoj de betono
flustras ion al mi mild‘…
Refreno:
4x iru plu…
Refreno:
4x Revenu al la radikoj
La bestoj scias delonge,
ke la ĉielo rompiĝos.
Vi pravas se vi pensas,
ke la natur‘ nin vomos…
Estas malfacile
forkuri de la detruo
ĉar nur ni povus haltigi
la malpurigadon sur la tero.
Pensu tamen,
estas nur unu elekto!
Iru ni reen
al nia ĝusta pozicio…
Refreno:
4x Revenu al la radikoj