Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rugxhauxtulino

Ruĝhaŭtulino

Esperanta tekstoHéctor Jiménez
Esperanta plenumoHéctor Jiménez
Tipotraduko

Teksto

Tio ne gravas ke la ĉiel sensteliĝu
aŭ la maro malgrandiĝu sen kompat'
sed ke neniam viaj okuloj sennigriĝu
nek ŝanĝiĝu la koloro de via haut'.

Se iam perdus la ĉielarko sian belecon
sian parfumon kaj koloron iam la flor',
ne estus tiel grandega mia malgajeco
ol tiu kaze ke mi restu sen via kor'.
(Rekantaĵo)

Nur gravas vi por mi, por mi,
por mi nur gravas vi, nur vi, nur vi
Nur gravas vi por mi, por mi
Por mi nur gravas vi.

Viaj okuloj kaj via haŭto
malespere, frenezigas min.
(Rekantaĵo)

rugxhauxtulino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)