Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rugxobusxa_knabineto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ruĝobuŝa knabineto

Esperanta tekstoA. GRABOWSKI
Tipotraduko
Originala plenumoMädchen mit dem roten Mündchen
Originala tekstoHeinrich HEINE

Teksto

Ruĝobuŝa knabineto
kun la dolĉa klar-okul'!
Nur pri vi, ho knabineto,
ĉiam pensas mi solul'.

Longa vintre la vespero;
do mi volus, knabinet',
kun vi ridi, kun vi sidi
en trankvila kameret'.

Volus premi buŝon mian
al la eta blanka man',
plori larmon emocian
sur vin, eta blanka man'!

rugxobusxa_knabineto.1367075838.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)