Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | slovaka popolkanto |
---|---|
E-teksto | Miloš Raveň |
Origina titolo | Po valaský od zeme |
MIDI | saltlevigxu_knab_de_l_ter.mid |
Saltleviĝu knab' de l'ter', jen kaprinoj por elpel'.
Peli ilin volis mi, lupospurojn trovis li.
Donu al ni, dommastrin', de l'fromaĝo de l'kaprin'.
Sen fromaĝo kaj sen vin', ni senfortos ĝis senfin'.
Saltu, knaboj, en spalir', kiu saltas, estas vir'.
Min malhelpas malfeliĉ', ĵus min kaptis kopturniĝ'.