Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksteto sur l'ekran'
De mia telefon'
Tajpita de la man'
De la plej aminda person'
Pro via lingvo fremda
Haltas ĉe l'okuloj
Sed post mallonga temp'
Ion signifas por menso
De strangul'
Sendu al mi… sendu al mi…
Sendu vi signojn de viv'
Mi ja amas
Viajn misterajn vortojn
Ĉar viaj signoj de viv'
Donas al mi
Nekompreneblan forton
Sendu vi signojn de viv'!
Sendu al mi… sendu al mi…
Sendu vi signojn de viv'
Mi ja amas
Viajn misterajn vortojn
Ĉar viaj signoj de viv'
Donas al mi
Nekompreneblan forton
Sendu vi signojn de viv'!