Uzantaj iloj

Retejaj iloj


siringa_tango

Siringa tango

Teksto kaj muzikoMiĥail Povorin

Teksto

Al mi diris amiko:
“Ĉu vi volas, ke amu vin ĉiu knabin'?
Estas bona efiko:
Glutu florojn siringain, sed nepre kun kvin
Aŭ pli bone ses petaloj,
Kaj la revaj idealoj
Realiĝos dum moment':
Tiu ĉi medikament'
Pli utilas ol ĉiu vakcin'”.

Refreno-1:

Siringa floro,
Estas sola vi esper',
Por mia koro
Vi alportu amon per
Potenco via!
Benu via min arom',
Helpu al naiva hom'
La fort' magia
Pri tiu ĉi afer'!

Tiajn florojn mi serĉis
En bukedo grandega kun kora amar'
De malfrua vesper' ĝis
La aŭror', tamen kvar, ĉiam kvar, ĉiam kvar!
Ho! Nu, kion do mi faru?
Eble, simple multe flaru?
Sed ne helpos tio, ne,
Kaj ne venos amo, ve:
Devas esti glutita nektar'.

Refreno-1

Post serĉado obstina
Trovis iom da floroj necesaj mi, kaj
Pri adoro knabina
Mi ekrevis agrable, glutante kun gaj'.
Sed ŝtopiĝis mia gorĝo
Per ĉi tiu ama sorĉo.
Tutan tagon tusis mi,
Poste lakson plusis mi,
Al mi diris doktor' “Aj-aj-aj!”

Refreno-2:

Siringa floro,
Kuŝas mi en hospital',
Malsana koro
Nune jam ne strebas al
Knabina amo,
Ĉar la revoj pri feliĉ'
Mortis pro la superstiĉ'.
Al tia dramo
Kondukis la fatal'!

MIDI-dosiero

siringa_tango.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)