Uzantaj iloj

Retejaj iloj


songxoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Songxoj

Aŭtoras V. RAJSKIJ, tradukis Mikaelo Bronŝtejn

Teksto

En la lando de mister'
En la blua land'
Flugas sonĝoj nokte en
La fabela vant'.
Time, kvazaŭ birda ar',
Trans la vesperiĝ'
Por almenaŭ sonĝe vi
Venu al feliĉ.

Por en nuba rozkolor'
Foren al haven'
Gvidu sperta kapitan'
Ŝipon ĝis alven'.
Ludu ora sunradi'
Kun la ond' - elan',
Kaj junulo sentu sin
Olda kapitan'.

Iĝos revoj la real'
En la sonĝa lit'.
Venas hejmen al edzin'
Edzo de l'milit'.
Kvardek jaroj au eĉ pli
Pasis post disiĝ'…
Do daŭrigu sonĝon vi,
Lanta mateniĝ'.

songxoj.1172595384.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)