Aŭtoro Konstantin FROLOV, e-teksto de Jefim ZAJDMAN
Ĉe konata haveno,
Kiel ĉiam, festeno
En taverno apud kurbovoj'
Tiu olda taverno
Ŝajnas estas eterna,
Vi vizitis ofte ĝin kun ĝoj'.
Refreno:
Hoj, hoj, krucojn kunigu,
Hoj, hoj, pipojn plenigu
Per tabak' aroma por anim',
Hoj, hoj, cedi al spleno,
Hoj, hoj, malpli konvene,
Ol kadavri en la mara slim'
Hoj, hoj, ne plu lamentu,
Hoj, hoj, ĝis testamento
Vivu ruga vino kaj bier'.
Hoj, hoj, nia fortuno-
Hoj, hoj, fidela skuno
En tempesta maro… kaj esper'.
Vivo plenas je baroj.
Tiom pli estas tre kara
La taverna kompani'
De Honkong ĝis Karpatoj
Nin atendas amataj,
Jes, atendas, kredu ni.
Refreno
Malfeliĉoj - himeroj.
Mortus ni sen espero
Je radi' de l'hejma luma tur'.
Do, la Dio nin gardu,
Ke ni ĉiuj bonfartu
Kaj kunigu krucojn kun plezur'.