Teksto | Handrij ZEJLER |
---|---|
E-teksto | Eduard WERNER |
Trankvil' kaj paco nin karesas,
aer' ekmalvarmiĝas nun;
herbejmovet' sub roso ĉesas,
kaj stelojn kunvenigas lun'.
Krist', nia Di', nin gardas vi,
en hejm', vilaĝ' trankvilas ni.
Trankvilon, pacon ĝuas laca
sub gastiganta tegmentet',
rigardas al ĉielo paca
vespere kun elkora pet':
Krist', nia Di', nin gardas vi,
en hejm', vilaĝ' trankvilas ni.
Trankvilo por vi, karaj montoj
kaj valoj, kampoj, ebenar',
Ne dormas la eternregonto,
ekbrilas jam la stela mar'.
Krist', nia Di', nin gardas vi,
en hejm', vilaĝ' trankvilas ni.